La Respubliko Montara Armenio (armene: Լեռնահայաստանի Հանրապետութիւն Lernahajastani Hanrapetut'jun; ankaŭ konata kiel Aŭtonoma Respubliko Sjuniko estis mallongdaŭra kaj neagnoskita ŝtato en la Suda Kaŭkazio, en la nunaj armenaj provincoj Vajoco-Dzoro kaj Sjuniko, kaj partoj de la memproklamita Arcaĥa Respubliko kaj Naĥiĉevano en nuna Azerbajĝano[1]. Montara Armenio estis kontraŭ-bolŝevikisma armena ŝtato establita de armea komandanto kaj armena politika pensulo Garegin Nĵdeh kaj liaj aliancanoj kun la subteno de lokaj gerilaj trupoj, post la subpremado de la Februara Ribelo en aprilo 1921. Ĝi ne estis rekonita de iu ajn lando sed ekzistis ĝis mezo de julio de la sama jaro. Ĝia fakta ĉefurbo estis Goris, kiel la deklaro de sendpeendeco estis proklamita en ĝia katedralo, kun ĉeesto de Garegin Nĵdeh, membroj de la eklezio kaj miloj da loĝantoj.